Logo Radio Habana Cuba

Radio Havano Kubo

Amika voĉo kiu trairas la mondon

  • sekvu nin

#NoMasBloqueo #SolidaridadVsBloqueo

Raportas Kubo 16 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Havano, maj 26 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 16 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 1963  personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  434  pacientoj. Aliaj  1823 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 1492 samplojn, el kiuj 16 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 97003  studitajn samplojn kaj 1963 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 15  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 1719 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 132 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 50,5% estas sen simptomaj.

El la novaj kazoj  11 estis virinoj. El la 1947 pacientoj diagnozitaj, 170 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 82, kun indikilo de morteco je 4,17% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 15 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1709  jam rekuperiĝintaj ( 5 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   5 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  6,42 % dum la amerika regiono havas proksimume 46,01% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,84%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
Komentarioj
lasu komentarion
  • Esperanto 09-08-20
  • Esperanto 02-08-20
  • Esperanto 26-07-20
  • Esperanto 19-07-20
  • Esperanto 12-07-20
  • Esperanto 05-07-20
vizitkalkulilo

8502077

  • maxima: 19729
  • yesterday: 6063
  • today: 4953
  • online: 228
  • total: 8502077