Raportas Kubo 12 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Havano,  jun 4 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi merkredo, oni konfirmis 12 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2119  personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  527  pacientoj. Aliaj  1955 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 2100 samplojn, el kiuj 12 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 112 449  studitajn samplojn kaj 2119 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili ĉiuj  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 133 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 1111 estis sen simptomaj.

El la novaj kazoj  6 estis virinoj. El la 2119  pacientoj diagnozitaj, 195  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,9% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 17 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1839  jam rekuperiĝintaj (9 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 4 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  6,0 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 2 milionoj kaj duono. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,57%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, Havano iĝis dum la lastaj tagoj,  centron de la epidemio, pro ne korekta plenumo de socia distanciĝo kaj tial  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolos la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparas strategion por iri al rekuperiĝo kiam venu la momento en la venontaj monatoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up