Raportas Kubo 9 novajn kazojn kaj neniun forpason de Covid-19

Havano,  jun 8 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis 9 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2200  personoj kaj neniun  forpasinton.  El tiu  ĉi totalo,  1 venis el eksterlando jam kontaĝitaj kaj 8 okazis enlande.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  499  pacientoj. Aliaj  1642 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2048 samplojn, el kiuj 9 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 120 536  studitajn samplojn kaj 2200 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 6  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,7% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 156 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 1160 estis sen simptomaj.

El la novaj kazoj  5 estis viroj. El la 2200  pacientoj diagnozitaj, 247  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,77% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1868  jam rekuperiĝintaj (6 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   6 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,83 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,51%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, Havano iĝis dum la lastaj tagoj,  centron de la epidemio, pro ne korekta plenumo de socia distanciĝo kaj tial  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 12  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj jam preparis strategion por iri al rekuperiĝo kio estos anoncita ĉi-semajne se la evoluo estas favora.

 

Eldonita de Maritza Gutiérrez González



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up