Raportas Kubo 6 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpason dum 11 tagoj sinsekve.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-10 09:30:52

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jun 10 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 6 novajn kazojn pozitivajn de Covid-19 por totalo de 2211  personoj kaj neniun  forpasinton.  El tiu  ĉi totalo,  1 venis el eksterlando jam kontaĝitaj kaj 5 okazis enlande.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  561  pacientoj. Aliaj  454 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2344 samplojn, el kiuj 6 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 124 947  studitajn samplojn kaj 2211 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. El ili 3  estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 158 el la kazoj venas el eksterlando. El la totalo konfirmita 1169 estis sen simptomaj.

El la novaj kazoj  1 estis viro por 50,3% el la total . El la 2211  pacientoj diagnozitaj, 240  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 83, kun indikilo de morteco je 3,75% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 1886  jam rekuperiĝintaj (6 pliaj hieraŭ). Neniu paciento estas en kriza stato kaj 1 en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   7 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,83 % dum la amerika regiono havas proksimume 48,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 3 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,44%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la socian izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn. En 12  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj jam preparis strategion por iri al rekuperiĝo kio estos anoncita ĉi-ĵaŭde.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up