Raportas Kubo nur 1 novan kazon kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-24 09:47:19

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, jun 24 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi mardo, oni konfirmis 1 novan kazon pozitivan de Covid-19 por totalo de 2319 personoj kaj neniun  forpasinton.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj   102 pacientoj. Aliaj  250 personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu ĉi tago oni analizis 2006 samplojn, el kiuj 1 estis pozitiva kaj la lando jam akumulas 157 387  studitajn samplojn kaj 2319 pozitivojn.

La  nova kazo konfirmita estis kubano. kaj estis kontakto de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum 161 el la kazoj venas el eksterlando.El la totalo konfirmita 54,07% (1254) estas sen simptomaj.

La nova kazo estis viro. El la 2319 pacientoj diagnozitaj, 102 restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 85, kun indikilo de morteco je 3,66% sub la nivelo de la amerika regiono.Kubo restas je la pozicio 18 rilate la mortec-indikilon en la regiono. Restas la nombro da  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2130 jam rekuperiĝintaj ( 7 pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj neniu en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   9 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  5,2% dum la amerika regiono havas proksimume 50% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  5,02%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo, la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la Froilán distanciĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso.

Dume la kuba registaro pritaksas la evoluon kaj preparis strategion por iri al rekuperiĝo en Havano, sola provinco, kiu  restas kun limigoj.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up