Raportas Kubo 1 novan kazon de Covid-19 kaj neniun forpason

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-06-30 10:12:04

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  jun 30 (RHK) La nacia direktoro pri epidemiologio de la ministerio de publika sano de Kubo, dro. Francisco Durán, informis hodiaŭ ke je la fermo de tiu ĉi  lundo, oni konfirmis  1 novan kazon pozitivan de Covid-19 por totalo de 2341  personoj kaj neniun  forpasinton. 

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  101  pacientoj. Aliaj  85  personoj estas kontrolataj hejme tra la baza sanatento.

En tiu tago oni analizis 2246  samplojn, el kiuj 1 estis pozitivaj kaj la lando jam akumulas 170 791  studitajn samplojn kaj 2341 pozitivojn.

La  novaj kazoj konfirmitaj estis kubanoj. Estis kontaktoj de konfirmitaj kazoj. El ĉiuj konfirmitaj kazoj 88,4% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj. Totalo de  162  estas kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 54,0% estis sen simptomaj.

La nova  kazo   estas viro por  50,3% el la totalo . El la 2341  pacientoj diagnozitaj,  39  restas enhospitaligitaj kiel aktivaj kazoj. La nombro da forpasintoj entute estas je 86, kun indikilo de morteco je 3,67% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 19 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 99 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 2214  jam rekuperiĝintaj (3  pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en grava stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas pli ol   10 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je 4,96 % dum la amerika regiono havas iom pli ol 50,0% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 4 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  4,8%.

Spite al la favora evoluo de la malsano en Kubo  la aŭtoritatuloj insistas pri la bezono plu gardi la fizikan izoliĝon por eviti revigliĝon de la nova kronviruso. Pri tio la havanaj aŭtoritatuloj pli strike kontrolas la sekurecajn regulojn epidemiologiajn.

En 13  kubaj provincoj oni ne raportis kazojn dum la lastaj du semajnoj kaj pro tio la lando ekigis  la rekuperiĝan etapon, escepte de Havano,  kiu daŭre raportas novajn kazojn de Covid-19.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up