Kubo raportas 30 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-11 11:27:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Dro. Francisco Durán, estro de epidemiologio

Havano,  okt 11 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi sabato, oni konfirmis  30 novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  5978.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 3981 pacientoj plus iliaj kontaktoj kaj suspektemaj. En tiu ĉi tago oni analizis 6725  samplojn kaj la lando jam akumulas 691 743 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 313 pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 91,8% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  455 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 61 % estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  9 estas de Havano  kaj  14 de S. Spiritus. El la totalo 8 estas importitaj. 

La nombro da forpasintoj entute estas je 123  kun indikilo de morteco je 2,05% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5540  jam rekuperiĝintaj (100  pliaj hieraŭ). 

Tiamaniere, la indikilo de kontaĝitoj en Kubo por ĉiu 100 mil enloĝantoj estas nur  je 4,93 personoj, kio montras sufiĉe bonan evoluon de la pandemio, kaj danke al tio, la lando eniros novan normalecon la 12-an de oktobro, escepte de Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kiuj restas en la fazo de aŭtoktona limigita transmisio, kaj Havano kiu pasos al fazo 3 de rekuperiĝo.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   37 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,89 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,33%.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up