Kubo raportas 22 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-10-12 10:53:41

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  okt 12 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo, informis en sia retpaĝo  ke je la fermo de tiu ĉi dimanĉo, oni konfirmis  22  novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  6000.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia 3848 pacientoj En tiu ĉi tago oni analizis 7903  samplojn kaj la lando jam akumulas 699 646 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 301 pacientoj.

El la totalo 20 estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj  dum unu estas importita por   totalo de  456 personoj  kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita ĝis nun 61 % estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  6 estas de Havano, 1 de Pinar del Rio, 2 de Ciego de Ávila kaj   13 de S. Spiritus.
 
La nombro da forpasintoj entute estas je 123  kun indikilo de morteco je 2,05% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 21 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 117 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 5574  jam rekuperiĝintaj (34  pliaj hieraŭ). Unu paciento estas en kriza stato kaj 3 en grava stato. 

Tiamaniere, la indikilo de kontaĝitoj en Kubo por ĉiu 100 mil enloĝantoj estas nur  je 4,93 personoj, kio montras sufiĉe bonan evoluon de la pandemio, kaj danke al tio, la lando eniras novan normalecon la 12-an de oktobro, escepte de Ciego de Ávila kaj Sancti Spiritus, kiuj restas en la fazo de aŭtoktona limigita transmisio, kaj Havano kiu pasos al fazo 3 de rekuperiĝo.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   37 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  2,87 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  49% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 17 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,29%.


 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up