Kubo raportas 57 novajn kazojn de Covid-19 kaj neniun forpasinton

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-09-17 09:52:45

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano,  sep 17 (RHK) La  ministerio de publika sano de Kubo,  per la  dro. Francisco Durán estro de epidemiologio, informis  ke je la fermo de tiu ĉi jaŭdo, oni konfirmis  57 novajn kazojn pozitivajn  kaj neniun forpasinton de Covid-19. La totalo akumulita de malsaniĝintoj estas je  4933.

Je sama dato, estas enhospitaligitaj por kontrolo epidemiologia  1874 pacientoj. En tiu ĉi tago oni analizis 7745  samplojn kaj la lando jam akumulas 515 969 studitajn samplojn. Totalo de aktivaj kazoj pozitivaj estas 592  pacientoj.

En Kubo,  ĝis hodiaŭ,  el ĉiuj konfirmitaj kazoj 89,5% estas kontaktoj de antaŭaj pozitivoj dum  totalo de  434 personoj estis kontaĝitaj  eksterlande. El la totalo konfirmita 59,1% estis sen simptomaj. El la totalo hodiaŭa  21 estas de Havano, 35 de Ciego de Ávila, en la centra regiono, same kiel S.Spiritus kaj aliaj de Matanzas, Artemisa, Mayabeque. Neniu importita.

La nombro da forpasintoj entute estas je 109  kun indikilo de morteco je 2,20% sub la nivelo de la amerika regiono. Kubo restas je la pozicio 22 rilate la mortec-indikilon en la regiono kaj en la pozicio 114 en la mondo. Restas la nombro de  du eksterlandanoj evakuitaj al siaj respektivaj landoj kaj 4230  jam rekuperiĝintaj (99  pliaj hieraŭ). Dektri    pacientoj  estas en grava stato kaj 7 en kriza stato.

Ĝis sama dato la mondo akumulas iom pli ol   29 milionojn da kontaĝitoj pro tiu ĉi malsano kun indikilo de morteco je  3,16 % dum la amerika regiono havas ĉirkaŭ  52% el ĉiuj kazoj en la mondo. La nombro da konfirmitoj estas pli ol 15 milionoj. La nombro da forpasintoj  en la regiono montras indikilon de  morteco je  3,46%.

Kubo  trapasas rekuperiĝan fazon, tamen,   Havano estas en   fazo de loka transmisiado,  tial la urbo travivas  etapon per limigaj regulaĵoj cele bremsi la kontaĝon kaj same okazas en la centra provinco Ciego de Ávila.
Oni  intensigas la kontrolojn de kontaktoj kaj altigas la nombron da  testoj  pro la malfavora evoluo dum la lastaj du semajnoj tra la tuta lando, ankaŭ en provincoj kie ne ekzistas loka transmisio de la viruso.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up