Kubo anoncas malfermon de operacioj de la internacia flughaveno José Martí.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2020-11-11 11:04:56

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Havano, nov 11 (RHK) La instituto de civila aeronaŭtiko de Kubo informis la decidon rekomenci operaciojn aerajn komercajn, regulajn kaj ĉartitajn en la Internacia Flughaveno José Martí de Havano la 15-an de novembro je la 00 horo.

Oni informis ke estis starigita la Proceduroj por Kontrolo Sanitara cele al rekomenco de la aeronaŭtikaj aktivecoj; tiu ĉi proceduro estas jam aplikata en ĉiuj kubaj flughavenoj.

La proceduroj inkluzivas, interalie, testado per PCR en reala tempo en la diversaj terminaloj al ĉiuj vojaĝantoj alvenantaj al la insula teritorio.

Laŭ la starigitaj decidoj flanke de la aŭtoritatoj pri sano, ekde tiu momento, oni antaŭvidas sanitaran tarifon por kovri la kostojn de la proceduroj establitaj.

Kubo reasertas sian decidon garantii la sanon kaj vivon de ĉiuj nacianoj, samkiel de la eksterlandanoj vizitantaj nin, kaj ratifas ke la insulo estas sekura destino, kun rezultoj rilate la frontadon de la malsano, rekonataj je internacia nivelo.


Fonto:  Granma
 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up