En Kubo V-a Internacia Konferenco Por la ekvilibro de la mondo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2023-01-23 16:27:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Foto: PL

Havano, jan 23 (RHK) Kun la penso de José Martí "Kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj" kiel instigo, komenciĝas ĉi-marde en la kuba ĉefurbo la V-a Internacia Konferenco por la ekvilibro de la mondo, kun reprezentantoj de ĉirkaŭ 80 nacioj.

La evento sesios  en la Kongresejo de Havano ĝis la venonta sabato kaj konsistigas la fermon de la monda omaĝa tago por la 170-a datreveno de la naskiĝo de José Martí.

La renkontiĝo estas kunvokita de la projekto José Martí Internacia Solidareco, kun la subteno de multaj kubaj kaj tutmondaj institucioj kiel la Organizo de Unuiĝintaj Nacioj por Scienco, Edukado kaj Kulturo (Unesko).

Laŭ la opinio de siaj organizantoj, ĝi celas antaŭenigi, kun la partopreno de pli ol mil intelektuloj, sciencistoj, politikistoj kaj sindikatanoj, la plej vastan spacon por debatoj pri la problemoj alfrontataj de la planedo, kun plurala kaj plurdisciplina aliro en la promocio de komunaj solvoj.

La programo inkluzivas magistrajn konferencojn, la junularan forumon "Kun ĉiuj kaj por la bono de ĉiuj", kolokvo de historiistoj, kongreso pri la nova internacia ordo, interregistara panelo por trakti klimatan ŝanĝiĝon, kaj unuafoje ene de la evento, kunveno de Marti-profesoroj.

En lastatempaj deklaroj al la amaskomunikiloj, Eduardo Torres Cuevas, prezidanto de la Organiza Komitato kaj direktoro de la Oficejo de la Programo Martí, atentigis, ke la nomumo ratifos la validecon de la kontraŭimperiisma penso de la kuba heroo.

Li rememoris, ke Martí "vidis la naskiĝon de la imperio, sed li vidis ankaŭ la problemojn de la popoloj de la tria mondo, aparte tiuj de Latin-Ameriko, kaj ĉefe, li komprenis, ke la ekvilibro de la mondo kuŝas en la sendependeco de Kubo, " tial la nomo de La konferenco.


Fonto: PL

 



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up