Miguel Díaz-Canel vizitas Hindion.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-03-23 14:21:17

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel en Hindio por pli fortaj ligoj

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel alvenis al la hinda ĉefurbo por plenumi dutagan viziton, kies celo estas refirmigi la diplomatiajn rilatojn ekzistantajn inter la du landoj en ties 55-a datreveno.

La kuba vicprezidento renkontiĝas kun la plej altrangaj gvidantoj de tiu lando, inter ili la ĉefministro Narendra Modi, kio konfirmas ĝin kiel la plej altranga renkontiĝo ekde oktobro de 2013, raportis la informagentejo Prensa Latina.

En tiu dato, la vicprezidento hinda, Hamid Ansari, vizitis Havanon kaj estis akceptite de la kuba prezidento Raúl Castro kaj de la historia gvidanto Fidel Castro.

Aliaj renkontiĝoj de la kuba vicprezidento estos kun la prezidento Pranab Mukherjee kaj denove kun sia hinda homologo, Ansari, kiu ankaŭ gvidas la altan ĉambron de la parlamento aŭ Rajya Sabha.

Díaz-Canel ankaŭ vizitos la urbon de Agra, je 180 km sude de Delhio, la faman Taj Mahal, kultura homa heredaĵo, kaj aliajn eksponantojn de la kulturo, historio kaj tradicioj de tiu jarmila lando.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up