La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel vizitas Insulon de Junularo

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-10-12 16:02:20

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Díaz-Canel en la Insulo de Junularo, Kubo

Havano, 12 okt (RHK) La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel, trairis la specialan distrikton Insulo de Junularo, sude de Havano, post la tre proksima trapaso de la uragano Michael, kiu provokis damaĝojn en diversaj ekonomiaj agadoj de la teritorio.

En la haveno de la insulo, Díaz-Canel interesiĝis pri la operaci-kapacito de tiu rodo, ĉefa alirvojo al la teritorio.

La prezidento ankaŭ vizitis la entreprenon pri fiŝkaptado kie informiĝis pri la produktado, la fiŝkulturado, rimedoj kaj planoj de la industrio.

Li estis ankaŭ informite pri 400 familioj damaĝitaj pro meteologiaj eventoj antaŭaj kiuj loĝas nun en portemaj loĝlokoj. Li insistis pri la bezono atenti tiun situacion kaj speciale tiujn kiuj loĝas en pli malfacilaj situacioj.

Jam antaŭe la prezidento vizitis la teritoriojn de Pinar del Rio kaj Batabanó en la najbara provinco Mayabeque, kie same la uragano Michael provokis damaĝojn en la agrikulturo kaj loĝlokoj. Oni laboras por restarigi kiel eble plej baldaŭ la elektran situacion kaj atenti ĉiujn aliajn aspektojn konstruajn kaj sociajn de la damaĝitoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up