Prezidis Raúl Castro kunsidon de la ministra konsilantaro

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-06-23 08:19:50

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La kuba prezidento Raúl Castro, gvidis kunsidon de la ministra konsilantaro kiu taksis la ekonomian mastrumadon de tiu ĉi semesto, la buĝetan plenumadon kaj la epidemiologian situacion.

Dum la kunsido, la ministro pri ekonomio kaj planado, Marino Murillo, sciigis ke la malneta interna produkto kreskos je 4%  en la semensto kaj parolis pri la nestabileco de la nutraĵoj en la merkatoj kaŭze de malplenumoj en la produktado nacia kaj la importado.

Por solvi tiun ĉi deficiton oni disponigis 40 milionojn da dolaroj aldonaj kaj pri la problemoj rilate al transportado de varoj kaj ne konkretiĝo de investoj, oni revizios la provizadon, organizon kaj subtenlaborojn.

Murillo esprimis, ke spite al la obstakloj, ĉiuj agadoj kreskis, kaj la plej altaj kreskoj okazis en la sukerindustrio, konstruado kaj komerco.

Rilate al la epidemiologia situacio de la lando, la ministro pri publika sano, Roberto Morales, informis ke la situacio estas en pli bonaj kondiĉoj rilate al la antaŭa jaro  kaj oni devas tion atente sekvi dum la baldaŭa somera feriperiodo.

Li emfazis ke la malsanoj pri akutaj diareoj reduktiĝis kaj pri dengo, la tendenco daŭre malkreskas tial ke oni daŭre kontrolas la malpliigon de fokusaj lokoj kie kreskas la moskito Aedes aegypti.

Li avertis pri aliaj malsanoj sub sanitaraj kontroloj pro la internacia situacio kaj celante eviti la eniron en la insulon; li atentigis pri bezono altigi la postulojn sanitarajn pri la akvo kaj nutraĵoj.

Pir la konstruado de loĝejoj, la ministra konsilantaro informiĝis ke per propra agado oni finos 17 mil loĝejojn, lige al kresko en la vendado de konstrumaterialoj.

La laborindikiloj kondutis samkiel la antaŭa periodo kaj kreskis la averaĝa salajro en la sektoro de publika sano, ankaŭ kreskis la produktiveco kaj la profitoj de la entreprenoj, sekve ankaŭ la kontribuoj pro impostaj pagoj; pri la buĝeto, la plej gravaj agadoj koncentriĝas en la sektoroj de edukado, sano, kulturo kaj sportoj, sed oni kalkulas malplenumi je 7% rilate al investoj.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up