Prezidis Raúl Castro ceremonion pro la sendependeco de Angolo

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-11-11 23:49:33

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

Okaze de la 40-a datreveno de la sendependiĝo de Angolo, okazis en la universala halo de la Revoluciaj Armitaj Fortoj de Kubo, speciala ceremonio, kiun prezidis Raúl Castro, prezidanto de la ŝtata konsilantaro de la insulo.

Dum la ceremonio, la kuba ŝtatestro transdonis la titolon de Heroo de la Kuba Respubliko kun postmorta karaktero kaj la ordeno Máximo Gómez je unua grado al familianoj de la batalantoj  Raúl Díaz kaj Víctor Schueg Colás, krom transdoni la unuan el tiuj distingoj al la ministro pri internaj aferoj, generalo de divizio, Carlos Fernández Gondín.

Aliflanke, la generalo de armea korpuso Alvaro López Miera, unua vicministro de la armeo, alparolis la ĉeestantojn pri la heroa agado de la kubaj batalantoj en la milito de Angolo kaj ties determino ne cedi antaŭ la imperiisma altrudo.

Miera emfazis ke Kubo ne serĉis materian intereson en tiu sendependiga milito, nur la historian kompromison kun la afrika lando, kio ĝis nun validas, kaj ekde aliaj flankoj restas aktuala en la medicina kunlaboro, edukaj interŝanĝoj kaj aliaj.

Angolo sukcesis trarompi la koloniismajn ĉenojn portugalajn la 11-an de novembro 1975, kiam la unua angola prezidento, Agostinho Neto, proklamis la sendependecon  en la Placo unua de majo, nuna Placo de la Sendependeco.

Kubo kaj Angolo posedas historiajn ligojn, kiuj fratigas ambaŭ naciojn kaj popolojn.

La ceremonio finiĝis per kultura momento kun la prezento de kubaj artistoj kaj junaj amatoraj artistoj de la brigadoj de la armeo de Kubo.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up