Vizitas Díaz-Canel sociajn projektojn en Artemisa.

Eldonita de Maritza Gutierres González
2015-12-04 08:15:42

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp

La unua vicprezidento Miguel Díaz-Canel vizitis Artemisa, nova provinco nur kvinjara, najbare de Havano, kie oni plenumas intensan konstruan kaj rekonstruan programon por socikultura servo al la civitanaro.

Interalie,  li konsentis ke la konstruado de bulvardo en la areoj kie funkcias la wi-fi servo, kongrue kun la informadik- procezo okazanta en la kuba socio, ebligos integri ĉiujn aliajn projektojn, kiuj fortigos la tradiciojn.

Aliaj projektoj rilatas al la rekonstruo de kinejoj, hoteloj, plus la agadoj de novtipaj laborformoj kiel la kooperativoj, la presejo, domo de muziko kaj aliaj kulturcentroj.

Li insistis pri la bezono ke la eblecoj devas ampleksiĝi al la vilaĝoj kaj kamparaj komunumoj, ne nur al la provinca ĉefurbo samnoma Artemisa, kiu sin preparas por festi sian datrevenon.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up