La unua ĉefministro de San Vicento kaj Grenadinoj vizitas Kubon.

Eldonita de Maritza Gutiérrez González
2018-07-13 18:39:27

Pinterest
Telegram
Linkedin
WhatsApp
Ralph Gonsalves kaj la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel

Havano, 13 jul (RHK) La ĉefministro de San Vicento kaj Grenadinoj, Ralph Gonsalves, plenumas oficialan laborviziton en Kubo kaj esprimis la bezonon ke la kariba kaj latinamerika regiono unueciĝu por atingi etoson de stabileco, paco kaj daŭripova evoluo de la nacioj.

En deklaroj al la gazetaro, Gonsalves elstarigis la gravecon okazigi la 34-an forumon de Sao Paŭlo  en Kubo, kie oni defendos la memdeterminon de  Latinameriko kaj Karibio fronte al la enmiksiĝaj celoj de la dekstremaj sektoroj internaciaj.

La forumo sesios en la Kongresa Palaco de Havano, de la 15-a ĝis la 17-a de julio kaj ĝi baziĝas sur principoj de solidareco inter la landoj de la regiono kaj ratifos la sintenon kontraŭ interventismo.

Gonsalves kunsidis ĉi-vendrede en Havano kun la kuba prezidento Miguel Díaz-Canel post la oficiala akcepta ceremonio en la Palaco de la Revolucio.



Komentarioj


Lasu komentarion
Ĉiuj kampoj bezonatas
Ne estos publikigita
captcha challenge
up