2
Ekde hodiaŭ, la Hotelo Nacional de Kubo gastigos la 4-an Internacian Konferencon pri Cibersocio 2025, organizitan de la Unio de Komputikistoj de la insulo.
La evento, kiu okazos de la 6-a ĝis la 9-a de oktobro, havos sesiojn, laborrenkontiĝojn kaj konferencojn, kiuj prezentos al la partoprenantoj temojn kiel la uzo de Artefarita Intelekto, cifereca transformo kaj teknologia suvereneco.
Dum la konferenco, ankaŭ estos praktikaj demonstraĵoj kaj grupdinamiko pri la generado de mapoj kaj spacaj rakontoj kaj la uzo de teknologioj por subteni civitanan partoprenon.
Fonto: PL