Kadre de la 112-a Universala Kongreso de Esperanto (UK), okazonta de la 3-a ĝis la 10-a de julio 2027 en Melburno/Narrm, Aŭstralio, okazos la 80-a sesio de la Internacia Kongresa Universitato (IKU). Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj Akademio Internacia de la Sciencoj (AIS) invitas universitatajn instruistojn, aliajn kvalifikitajn fakulojn kaj agnoskitajn spertulojn proponi prelegojn por la scienca programo de la UK.
Proponoj estu senditaj al la IKU-sekretario, José Antonio Vergara, per la retadreso iku@uea.org, plej laste la 31-an de decembro 2026. Oni bonvolu atenti la pli fruan limdaton ol en antaŭaj jaroj: la UK en 2027 okazos jam komence de julio, kaj la ĉi-alvoka limdato celas doni sufiĉan tempon por la elekto de la prelegoj, preparado de la kongresa programo kaj redaktado de la IKU-libro.
La proponataj prelegoj estu fake solidaj, interesaj kaj kompreneblaj por vasta klera publiko. Bonvenas proponoj el ĉiuj sciencaj kaj fakaj kampoj.
Pliajn informojn vi trovos ĉe uea.org en gazetaraj komunikoj.
Fonto: uea.org
