Hejmo ĈiujNaciaUsono ne konkretigis eblan helpon al Kubo, sciigis la ministerio pri eksterlandaj aferoj

Usono ne konkretigis eblan helpon al Kubo, sciigis la ministerio pri eksterlandaj aferoj

de Maritza Gutiérrez González
Johana Tablada, ministerio pri eksterlandaj aferoj

La vicdirektoro de la usona direktoraro ĉe la kuba ministerio pri eksterlandaj aferoj, Johana Tablada, deklaris ĉi-vendrede, ke Vaŝingtono ankoraŭ ne ofertis konkretan helpon al ŝia lando post la uragano Melissa.

La oficistino diris al la nacia gazetaro, ke Usono ankaŭ ne respondis al demandoj pri la lastatempa anonco farita de la ministro pri eksterlandaj aferoj Marco Rubio.

“Aliaj landoj kaj agentejoj de Unuiĝintaj Nacioj nuntempe helpas Kubon sen trudi eksterordinarajn kondiĉojn,” rimarkigis Tablada.

Ŝi asertis, ke en la lastaj jaroj, fronte al katastrofoj, Usono respekteme ofertis helpon al Kubo kaj la kuba popolo, kaj tiuj ofertoj realiĝis.

“Koncerne individuojn kaj organizojn en Usono, kiuj volas kaj interesiĝas pri ofertado de ĝenerala helpo al la koncernatoj, iliaj familioj, aŭ specifaj individuoj kaj grupoj, ekzistas pluraj manieroj fari tion, kaj tiuj manieroj funkcias,” ŝi rimarkigis.

Ankaŭ  memorigis al ĉiuj, ke ĉi tiuj sendaĵoj devas superi la limigojn truditajn de la usona registaro.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content