Home ĈiujNaciaKunvokita la oka ordinara sesio de la kuba parlamento 

Kunvokita la oka ordinara sesio de la kuba parlamento 

by Maritza Gutiérrez González

Kunvokita la oka ordinara sesio de la kuba parlamento

La Prezidanto de la Nacia Asembleo de Popola Potenco de Kubo, Esteban Lazo, kunvokis la Okan Ordinaran Sesion de tiu organo; evento planita komenciĝi la 17-an de decembro.

La anonco, publikigita en la oficiala retejo de la Parlamento, specifas, ke la sesioj okazos en la Kongresa Centro en la ĉefurbo.

Oni atendas, ke la deputitoj koncentriĝos pri la profundaj ekonomiaj kaj sociaj transformoj, kiujn la lando realigas per 176 rimedoj, celantaj konservi la socialisman vojon kaj la socian orientiĝon de la Revolucio.

Krome, la parlamentanoj traktos la efikon de la usona blokado — politiko intensigita ĉi-jare — sur diversajn sektorojn de la socio.

Fonto: PL

Leave a Comment

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content