Hejmo ĈiujKulturoAmikeca Premio de la Ĉina Registaro al brazila esperantisto

Amikeca Premio de la Ĉina Registaro al brazila esperantisto

de Maritza Gutiérrez González
Amikeca Premio de la Ĉina Registaro al Rafael E. Zerbetto

Universala Esperanto-Asocio (UEA) gratulas al Rafael Henrique Zerbetto, brazila esperantisto kaj ĵurnalisto de El Popola Ĉinio, kiu ricevis la Amikecan Premion de la Ĉina Registaro. Tiu premio estas konsiderata la plej alta agnosko de Ĉinio por eksterlandanoj. La solena premiceremonio okazis la 30-an de septembro 2025 en la Granda Popola Halo en Pekino.

Zerbetto de pli ol dek jaroj loĝas en Pekino kaj laboras por la Esperanto-Fako de la Azi-Pacifika Centro de Ĉina Internacia Komunika Grupo. Li fariĝis ĉefa rubrikisto de la retejo de El Popola Ĉinio kaj ricevis la premion pro sia elstara kontribuo al la interkultura komunikado inter Ĉinio kaj aliaj landoj.

Li naskiĝis en 1984 en Brazilo, diplomiĝis en 2011 ĉe la Universitato de Campinas kaj studis de 2014 ĝis 2017 Interlingvistikon kaj Esperantologion ĉe la Universitato Adam Mickiewicz en Poznano (Pollando). Li servis kiel redaktoro de la revuo Momenton!, de Brazila Esperantista Junulara Organizo (BEJO), de kiu li ankaŭ estis prezidanto (2012-2014). Li estis Komitatano A de UEA por Brazilo. Ekde 2015 li loĝas kaj laboras en Ĉinio.

Fonto: revuoesperanto.org

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content