Kiuj estas la celoj de Kubo en COP31? Fakte, la prioritatoj estas aliro al klimata financado, preparado de konkurencivaj projektoj, kaj observado de intertraktadoj pri mildigo kaj adaptiĝo.
Tiuj temoj estis diskutitaj dum prepara kunveno en Havano, okazinta meze de sociekonomiaj kaj geopolitikaj streĉitecoj, kiel raportis la semajna publikaĵo Opciones.
Dum la evento, reprezentantoj el diversaj sektoroj analizis la defiojn, kiujn alfrontas la Konferenco, emfazante la neceson, ke ĝiaj rezultoj iĝu en konkretajn agojn.
Rudy Montero, vicministro pri Scienco, Teknologio kaj Medio, rimarkigis, ke ĉi tiu COP celas efektivigi la devontigojn de la Pariza Interkonsento kaj transiri de promesoj al efika agado. Li elstarigis iniciatojn kiel la elektrigon per renovigebla energio kaj la redukton de metan-emisioj — klopodojn, kiuj kongruas kun la prioritatoj de Kubo pri daŭripova evoluigo.
Laŭ Montero Mata, la partopreno de Kubo en COP 31 montras la engaĝiĝon de la lando trakti mediajn problemojn, eĉ dum ĝi alfrontas ekonomiajn limigojn kaj restas ŝarĝita de rigida multjara blokado ekonomia kaj plurmonata nafto-sieĝo truditaj de Usono.
Dum prepara kunveno, oni substrekis la neceson ellabori realigeblajn projektojn kaj adopti iniciateman aliron, kune kun la graveco diversigi financajn fontojn. Estas esence plifortigi naciajn kapablojn por aliri financadon por la medio kaj klimato; tial ĉiu sektoro devas taksi sian propran potencialon kaj starigi specialigitajn teamojn.
Aliflanke, oni emfazis, ke, malgraŭ la malfacilaĵoj, Kubo havas klarajn prioritatojn por intertraktado — inkluzive de mildigo de klimata ŝanĝiĝo kaj adaptiĝo al ĝi —, kiuj ĉiuj kongruas kun la sociekonomiaj transformoj nuntempe efektivigataj en la lando.
La usona blokado malfaciligas la aliron al puraj teknologioj; tamen, la insulo progresas en la identigado de realigeblaj alternativoj en tiu kampo. Aparte menciindas komuna projekto kun Italio, kiu fokusiĝas al kunlaboro pri financaj mekanismoj kaj karbonmerkatoj.
Dume, laŭ Frank Téllez Alonso, spertulo de la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, la intertraktadoj pri klimata ŝanĝiĝo okazas en kompleksa kunteksto. Komparante la konferencon COP 30 — okazintan en Belém do Pará, Brazilo — kun la nuna konferenco en Antalya, li rimarkis, ke ekzistas pli grandaj defioj, kiel militaj konfliktoj, altaj kostoj de brulaĵoj, inflacio, kaj malpli da rimedoj disponeblaj por internacia kunlaboro. Téllez Alonso priskribis la rezultojn de COP 30 kiel modestajn sed pozitivajn, samtempe avertante pri la efiko de financaj tranĉoj al la “Nacie Determinitaj Kontribuoj” (NDC-oj) de evoluantaj landoj.
COP 31 (9-20 novembro) estas parto de historia internacia traktato pri klimata ŝanĝiĝo, kiu komenciĝis en 1992; ĝi funkcias kiel la sola plurflanka forumo por tutmonda decidofarado pri klimata ŝanĝiĝo, kunigante preskaŭ ĉiujn naciojn de la Tero.
Do, la partopreno de Kubo en COP 31 reasertas la engaĝiĝon de la insulo trakti tutmondajn mediajn defiojn, malgraŭ la profundaj ekonomiaj limigoj, kiujn alfrontas la nacio — kiu restas sieĝata de ekonomia blokado kaj brutala energia sieĝo.
