Hejmo ĈiujKulturoFidel Castro, etiko kaj spiriteco

Fidel Castro, etiko kaj spiriteco

de Maritza Gutiérrez González
Prezidanto de Domo de la Amerikoj, Abel Prieto

La Halo Manuel Galich ĉe Casa de las Américas en Havano gastigos diskuton, en kiu pluraj intelektuloj pripensos la kontribuojn de Fidel Castro al kuba etiko kaj spiriteco.

En ekskluziva intervjuo kun la informagentejo Prensa Latina, la prezidanto de la havana institucio, Abel Prieto, klarigis, ke la eventon elpensis D-ro Enrique Alemán, kunordiganto de la Kuba Platformo por Interreligia Dialogo, kaj ĝi estas parto de la  celebradoj okaze de centjara naskiĝo de la Ĉefkomandanto.

Ni volas kreskigi debaton pri la unika spiriteco, kiu karakterizis Fidel kaj lian neŝanceleblan etikan kaj solidarecan aliron, en tempo, kiam la mondon regas mensogoj, cinikismo, egoisma konkurencivo, rasismo kaj imperia aroganteco,” diris Prieto.

La deziro, li esprimis, estas ĉiam reveni al la historia gvidanto de la Kuba Revolucio “kiel paradigmo de esencaj valoroj, kiuj iras preter la strikte politika.”

La evento, en kiu partoprenos ĉi tiuj kaj aliaj intelektuloj, konsistigas omaĝon de ambaŭ organizaĵoj al la homo, kiu restas eterna per siaj vortoj kaj agoj; en ĉiu kubano, kiu rekonas lian politikan, moralan kaj homan staturon.

Fonto: PL

 

 

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content