Hejmo ĈiujNaciaKonservi servojn por la loĝantaro en krizaj tempoj

Konservi servojn por la loĝantaro en krizaj tempoj

de Maritza Gutiérrez González
José Angel Portal Miranda, ministro pri publika sano, skizis kelkajn el la ŝlosilaj strategioj por certigi servojn por la loĝantaro.

Pri la kompleksa situacio, kiun frontas la sektoro de publika sano, kaj la decidj adoptendaj por garantii ĝian viglecon meze de la nunaj cirkonstancoj, José Angel Portal Miranda, estro de la ministerio, skizis kelkajn el la ŝlosilaj strategioj por certigi servojn por la loĝantaro.

Portal Miranda deklaris dum televida programo, ke necesa kaj urĝa decido estas unuigi servojn, konservi esencajn servojn, kaj klopodi funkcii kun efikeco, organizo kaj sentemo.

Alia prioritato, kiun li elstarigis, estas plifortigi programojn pri familiaj kuracistoj, patrinajn kaj infanajn sanservojn, kaj prizorgadon de maljunuloj, kaj ankaŭ redukti hospitalajn restadojn kiam ajn eblas.

La ministro ankaŭ diris, ke la nivelo de kirurgia agado estos reduktita por la protekto de pacientoj kaj nur urĝaj kirurgioj estos prioritatitaj, samtempe certigante, ke prizorgo estos garantiita por pacientoj kun kronikaj malsanoj, konsiderante enhospitaligon por tiuj, kies transporto al la medicinaj institucioj, kie ili ricevas siajn traktadojn, estas komplika pro unu aŭ alia kialo, kiel ekzemple en la kazo de hemodializo.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content