La kreado de alireblaj, propraj aplikaĵoj estas grava por Kubo en la nuna kunteksto de streĉiĝoj kun Usono. Lastatempe, reprezentantoj de la kompanio Z17 diskutis iliajn aplikaĵojn: toDus, mesaĝplatformo; Picta, por aŭdvida enhavo; kaj Apklis, dediĉita al poŝtelefonaj aplikaĵoj.
Kevin Castro Rodríguez reprezentanto de la kompanio, deklaris ke toDus celas atingi sendependecon en interna komunikado sed ne intencas anstataŭigi WhatsApp aŭ Telegram. Picta ofertas senbarierajn informojn kaj distron, dum Apklis havas ĉirkaŭ ok mil aplikaĵojn, el kiuj pli ol du mil estas kubaj.
Ĉi tiuj platformoj estas laŭleĝe subtenataj kaj antaŭenigas teknologian suverenecon, kio ege gravas, des pli meze de la streĉiĝo alfrontata de Kubo kaŭze de la usona agresemo celanta sufoki la insulan ekonomion.
Fonto: ACN
