Hejmo ĈiujNaciaKubo rifuzas decidon nepravigeblan kaj arbitran de la ekvadora registaro

Kubo rifuzas decidon nepravigeblan kaj arbitran de la ekvadora registaro

de Maritza Gutiérrez González
Kubo rifuzas decidon nepravigeblan kaj arbitran de la ekvadora registaro

La Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj de Kubo per la plej fortaj vortoj malakceptas la arbitran kaj nepravigeblan decidon de la registaro de Ekvadoro forpeli la personaron de la kuba ambasadejo en tiu lando.

La 4-an de marto 2026, la Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj kaj Homa Moviĝeblo de la Respubliko Ekvadoro, per diplomatia noto, anoncis sian decidon deklari ĉiun diplomatian, konsulan kaj administran personaron de la kuba ambasadejo en Kito personon ne grata, sen  ajnan pravigon, kaj donis al ili 48 horojn por forlasi la ekvadoran teritorion.

Ĉi tio estas malafabla kaj senprecedenca ago, kiu signife damaĝas la historiajn rilatojn de amikeco kaj kunlaboro inter ambaŭ landoj kaj popoloj.

Ĉi tiu ago ankaŭ montras la malestimon de la nuna ekvadora registaro al la diplomatiaj praktikoj kaj ĝentilecoj observataj de la internacia komunumo.

La Ministerio kategorie reasertas, ke la dungitaro de la kuba ambasadejo en Kito, kiel establita de la Viena Konvencio pri Diplomatiaj Rilatoj de 1961, strikte plenumis la leĝojn kaj regularojn de Ekvadoro sen enmiksiĝi en la internajn aferojn de tiu Ŝtato.

Ŝajnas ne koincide, ke ĉi tiu decido estis farita en kunteksto karakterizita de la intensiĝo de usona agreso kontraŭ Kubo kaj la forta premo farita de la usona registaro sur triapartajn ŝtatojn por aliĝi al ĉi tiu politiko, nur kelkajn tagojn antaŭ la Pintkunveno kunvenonta en Miamo la 7-an de marto, kun malgranda grupo de reprezentantoj de registaroj en la regiono.

Kubo estas konvinkita, ke la ekvadora popolo scios defendi la ligojn de solidareco kaj frateco kun Kubo.

Havano, 4-a de marto 2026

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content