Rusio konservas kontakton kun kubaj gvidantoj kaj pretas provizi ĉian eblan helpon al la kariba nacio, kiu spertas severan humanitaran krizon pro la sufoka usona blokado, deklaris hodiaŭ la Kremlina proparolanto Dmitrij Peskov.
“Ni konservas labor- kaj fakulajn kontaktojn kun la kuba registaro. Ni konservas kontakton kun niaj kubaj amikoj,” asertis Peskov ĉi-marde dum sia regula gazetara informkunveno.
La proparolanto ankaŭ rimarkigis, ke “Kubo estas sendependa kaj suverena nacio, kiu alfrontas grandajn ekonomiajn malfacilaĵojn pro sufoka ekonomia, komerca kaj financa blokado” trudita de Usono.
“Ekzistas signifaj humanitaraj problemoj en tiu lando, do en Rusio ni certe pretas provizi ĉian eblan helpon. Ni laboras pri ĉiuj ĉi tiuj aferoj kun niaj kubaj kolegoj,” aldonis Peskov.
La 29-an de januaro, la usona prezidanto Donald Trump subskribis ekzekutivan ordonon, kiu deklaris nacian krizostaton pro supozebla kuba minaco al la usona nacia sekureco kaj trudis nafto-embargon sur la insulon.
La kuba registaro asertas, ke per tiu “energia blokado”, Vaŝingtono celas strangoli la ekonomion de la kariba nacio kaj igi la vivkondiĉojn neelteneblaj por ĝia popolo.
Fonto: Granma
