Hejmo ĈiujNaciaRifuzas kuba prezidento decidon de Kostariko malaltigi la reciprokajn rilatojn al konsula nivelo

Rifuzas kuba prezidento decidon de Kostariko malaltigi la reciprokajn rilatojn al konsula nivelo

de Maritza Gutiérrez González
Rifuzas kuba prezidento decidon de Kostariko malaltigi la reciprokajn rilatojn

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, merkrede malakceptis la unupartian decidon de la kostarika registaro malaltigi la rilatojn kun Kubo, limigante ilin al la konsula nivelo, sen ia ajn argumento aŭ pravigo.

En sia amaskomunikila X-konto, la ŝtatestro deklaris, ke “ĉi tio estas malafabla ago, respondo al evidenta premo de la usona registaro, kiel parto de ĝia renovigita ofensivo por provi impliki aliajn landojn en ĝian malsukcesan politikon kontraŭ Kubo.”

“Sed ili estos malhelpitaj de la forto de la historiaj kaj proksimaj rilatoj inter niaj du popoloj,” li asertis.

Díaz-Canel subtenis sian mesaĝon per la deklaro de la Kuba Ministerio pri Eksterlandaj Aferoj, kiu malakceptas la arbitran decidon de la kostarika registaro.

Fonto:@DiazCanelB

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content