Hejmo ĈiujInternaciaXi Jinping: Regado de Ĉinio

Xi Jinping: Regado de Ĉinio

de Maritza Gutiérrez González
Junusov Ĵamŝed Sabiroviĉ – Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio, politiksciencisto, la 27-an de Februaro 2026, Duŝanbeo, Respubliko Taĝikio.

Recenzo pri la Kvina Volumo de la libro de la prezidento de la Ĉina Popola Respubliko, Xi Jinping, verkita de la sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio, Ĵamŝed Sabiroviĉ Junusov.

La libro de la kamarado Xi Jinping “Regado de Ĉinio” estas fundamenta historia kaj nuntempa trarigardo de la ŝtataj sistemoj kaj de la tutmondaj politikoj el la vidpunkto de la moderna ĉina socio. La libro prezentas vastan analizon de la nuntempa politika globaligo, kun ĝiaj efikoj pozitivaj kaj negativaj sur la monda ekonomio kaj sur la tutaj politikaj sistemoj.

La ĉina nacio estas unu el la plej antikvaj civilizacioj de la tero, kun pli ol 5000 jaroj da historio, kiu naskis la civilizacion de la “Granda Silka Vojo” kaj ligis la Orienton al Eŭropo.

La nuntempa mondo travivas tutmondan transformiĝon, pasante de unupolusa mondordo al plurpolusa. Ĉiu tia transformiĝo estas dolora por la homaro kaj kaŭzas sociajn renversiĝojn kaj konfliktojn mondskalajn kaj regionajn.

La libro ilustras la periodojn de la evoluo de la ĉina socio ekde la tempoj de la “Granda Silka Vojo” ĝis la plej freŝdata historio, ĝiajn politikon kaj deziron konstrui stabilan, kreivan kaj pacan evoluovojon.

Tiu ĉi libro estas utila por specialistoj pri ĉinaj studoj, politikfakuloj, esploristoj en la kampo de historio kaj sociaj sciencoj.

Leginte la libron, mi dividus ĝin en tri ĉefajn partojn: la historia evoluo de la ĉina socio, la politiko de toleremo de la ĉina socio, la komunumo kun komuna estonteco en la kadro de la evoluo kune kun la landoj de Centra Azio.

Unu lando, du sistemoj

Dum la lastaj jardekoj, Ĉinio sekvis politikon bazitan sur la principo “du sistemoj, unu nacio”. La problemo pri la reunuiĝo de Tajvano kun kontinenta Ĉinio daŭras jam de pluraj jardekoj.

La politiko de Ĉinio rilate al la insulo de Tajvano restas senŝanĝa: temas pri ununura nacio kaj la insulo estas integra kaj nedividebla parto de la ĉina ŝtato.

Sendube, la apartigo de Tajvano de kontinenta Ĉinio estas tragedio por la ĉina socio, ĉar la historio de la insulo estis nedisigeble ligita al kontinenta Ĉinio dum jarmiloj.

La ĉinoj, ekde la aŭroro de la evoluo de sia civilizacio, ekloĝis en Tajvano kaj, unuigante la fortojn kun kontinenta Ĉinio, forpuŝis la eksterajn minacojn. En la mondo oni konas multajn ekzemplojn, en kiuj la ekzistantaj limoj estis redesegnitaj kaj popolo estis dividita en du ŝtatojn, sed la radikoj de la popoloj, ilia kulturo kaj iliaj tradicioj ne povas esti disigitaj de iu ajn limo.

Mi estas konvinkita, ke venos la momento, kiam la popoloj unuiĝos en unu lando kaj en unu sistemo. Tiurilate, mi opinias, ke la jena citaĵo eltirita el la libro estas elokventa:

La historio de nia nacio pruvas, ke ambaŭ partoj estas nedisigeblaj kaj ligitaj per parencecaj ligiloj”.

 La pacama ĉina politiko

En la hodiaŭa mondo, la ekspansio de la politiko de globaligo implicas pozitivajn kaj negativajn evoluojn por la socioj.

Unuflanke, la politiko de globaligo kunportas la progreson de la modernaj teknologioj kaj decidan turnopunkton en la scienco kaj en la produktado, sed aliflanke tiu ĉi politiko havas ankaŭ regresajn sekvojn, t.e. la batalon por sferoj de influo, sociajn kataklismojn, konfliktojn kaj perdojn.

Mi dezirus emfazi, ke dum la lastaj jaroj Mezoriento fariĝis teatro de lukto por la interessferoj de multaj agantoj sur la tutmondpolitika scenejo.

La tragedio de la popoloj en la araba regiono, ankoraŭ ne agnoskita Palestino, la tragedio de Gazao, la bombadoj de Irano, la enmiksiĝo en la aferojn de suverenaj ŝtatoj. Kaj tio estas nur mallonga listo de la nunaj defioj en la araba mondo.

Ĉinio gvidas rilate al la arabaŝtatoj politikon ekvilibran, tolereman kaj solidaran, celantan garantii la superecon de la juro kaj la salvagardon de la suvereneco de ĉiu ŝtato.

La 9-an de decembro 2022 okazis la Unua Pintkunveno Ĉinio – Arabŝtatoj en la urbo Rijado, en Sauda Arabio. La ĉin-arabaj rilatoj povas esti priskribitaj kiel amikecaj, bazitaj sur la komuneco de historio kaj kulturo de ĉi tiuj popoloj.

Por konfirmi tiun ĉi rilaton, mi citos la ĉefan raporton de la pintkunveno:

Ni travivis prosperon kaj malprosperon en nia lukto por la nacia liberiĝo. Ni antaŭenigis reciproke utilan kunlaboron en la kadro de la ekonomia globaligo. Kune, Ĉinio kaj la Arabŝtatoj konstruis spiriton de amikeco bazitan sur la solidareco kaj la reciproka helpo, la egaleco kaj la reciproka avantaĝo, kune kun la inkluziveco kaj la reciproka lernado”.

Mi pensas, ke ĉi tiu citaĵo perfekte spegulas la politikon kaj la strebon de la gvidantoj de la nuntempa Ĉinio kaj ilian engaĝiĝon pro la sendependeco, la libereco kaj la evoluo.

 Komunumo kun komuna estonteco

La kerna koncepto en la evoluigo de la duflankaj rilatoj inter Ĉinio kaj Centra Azio estas la dialogo inter civilizoj kaj la defendo de paco en la regiono. Ĉinio estas ligita al Centra Azio per komunaj kulturo kaj historio, bazitaj sur la civilizo de la “Granda Silka Vojo”. La landoj de la tiel nomata “Tutmonda Sudo” disponas pri imensaj homaj kaj naturaj rimedoj.

Jam ekde antikvaj tempoj, tiu ĉi vojkruciĝo kunligis Orienton kun Okcidento. Per la Silka Vojo ekestis dialogo inter la orientaj kaj okcidentaj civilizoj. En tiu ĉi kunteksto, Centra Azio havas gravan rolon kiel loĝistika centro inter Azio kaj la eŭropaj landoj.

La 19-an de majo 2023 okazis la Pintkunveno “Ĉinio – Centra Azio” en la urbo Ŝiano (Xi’an), en la Provinco Shaanxi-o. Dum la Pintkunveno estis taksitaj la historia rolo de Centra Azio, la plifortigo de stabileco en la regiono, kaj la engaĝiĝo al amikeco kaj bona najbareco inter Ĉinio kaj ĉiuj landoj de Centra Azio.

Dum la Pintkunveno estis difinitaj la celoj kaj la taskoj celantaj daŭrigi la dialogon inter civilizoj, la pacon kaj la stabilecon en la regiono, la disvolviĝon de la regionaj infrastrukturoj kaj la plifortigon de la ekonomiaj ligoj. La ekzistantaj rilatoj kaj la historia engaĝiĝo favore al la dialogo inter civilizoj povas esti priskribitaj per tiu ĉi citaĵo el la raporto de la Pintkunveno en Ŝiano:

Dank’ al la komunaj klopodoj faritaj dum centoj da jaroj, la popoloj de Ĉinio kaj Centra Azio kontribuis al la disvastiĝo kaj la prospero de la Silka Vojo, kiu reprezentis historian kontribuon al la kunlaboro, la integriĝo, la riĉiĝo kaj la disvolviĝo de la civilizoj tutmondaj.

La libro estas tre informa kaj interesa por la esplorado de fakuloj en multaj kampoj. Mi volas emfazi, ke mi estas profesia historiisto kaj trovas interesa la aludo al la historio de la evoluo de la rilatoj de Ĉinio kun la najbaraj ŝtatoj, kaj ankaŭ la historia atento al la disvolviĝo de la ŝtata politiko ekde la antikveco ĝis la plej nuntempa historio.

Indas substreki, ke la temoj traktitaj en la libro estas tre vastaj, kaj mi klopodis esprimi mian opinion pri tiuj, kiuj estas plej proksimaj al mi kaj kiujn mi plej bone konas. Mi opinias, ke tiu ĉi libro povos esti interesa por larĝa publiko, de historiistoj kaj politikfakuloj ĝis ekonomiistoj kaj diplomatoj.

Junusov Ĵamŝed Sabiroviĉ – Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Taĝikio, politiksciencisto.

Esperantigis: Pietro Fiocchi

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content