Dekstrulaj kandidatoj boliviaj celebris triumfon
Havano, aŭg 21 (RHK) Post kiam la Bolivia Supera Balota Tribunalo (TSE) publikigis la komencajn rezultojn de la prezidentaj elektoj, la kandidatoj Rodrigo Paz de la Kristana Demokrata Partio (PDC) kaj la eksa prezidento Jorge “Tuto” Quiroga de la politika organizaĵo Libera Alianco alparolis siajn subtenantojn por festi sian progreson al la dua raŭndo de la balotado.
La centro-dekstra kandidato, Rodrigo Paz, atingis la unuan lokon kun 32.16 procentoj de la voĉoj, laŭ datumoj de TSE. La eksa prezidento Quiroga atingis la duan lokon kun 26.94 procentoj de la voĉoj.
Antaŭ dekoj da siaj subtenantoj en la urbo La-Pazo, senatano Rodrigo Paz deklaris, ke “ankoraŭ restas fina raŭndo, kiu estos decidita post du monatoj”, post konfirmo de sia progreso al la dua raŭndo planita por la 19-a de oktobro.
La dividoj kaj internaj luktoj ene de la bolivia maldekstro estis unu el la kialoj, kial Rodrigo Paz kaj Jorge “Tuto” Quiroga avancis al la dua raŭndo por determini la sekvan prezidenton de la lando.
Fonto: Telesur