Hejmo ĈiujNaciaMia subskribo por la Patrujo estas alvoko al monda konscienco, asertis kuba ŝtatestro

Mia subskribo por la Patrujo estas alvoko al monda konscienco, asertis kuba ŝtatestro

de Maritza Gutiérrez González
Mia subskribo por la Patrujo estas alvoko al monda konscienco, asertis kuba ŝtatestro

La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, deklaris ĉi-ĵaŭde, ke la movado “Mia Subskribo por la Patrujo” estas ago de defendo kontraŭ imperiisma ĉikanado kaj minacoj.

En sia socia reto, la ŝtatestro denove kondamnis la provon de Usono strangoli la kuban popolon, kiu rajtas libere elekti sian politikan sistemon.

Li ankaŭ asertis, ke la iniciato “Mia Subskribo por la Patrujo” konsistigas vokon al la konscienco de la mondo.

Kubo subskribas kontraŭ milita agreso kaj subtene al sia Revolucio. De unu fino de la lando ĝis la alia, milionoj da samlandanoj montros, en ĉi tiuj tagoj, la senton de tuta popolo, kiu, malgraŭ imperia ĉikanado, ne rezignos sian rajton konstrui sian propran historion.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content