Dudek ok tagojn post la alveno de la unua eŭropa helpkonvojo al Kubo, la dua eŭropa konvojo, ĉi-foje nomita “Majo-tago”, alvenis sur la insulon.
La bonvenigan ceremonion — okazintan ĉe la Domo de Amikeco de la Kuba Instituto de Amikeco kun la Popoloj (ICAP) — prezidis Fernando González Llort, Heroo de la Respubliko Kubo kaj prezidanto de tiu institucio.
Ankaŭ ĉeestis Niurka María González Orberan, direktoro de Internaciaj Rilatoj de la Kuba Laborista Federacio; D-ro Julio Guerra Izquierdo, vicministro pri publika sano; kaj Santiago Pérez Castañeda, prezidanto de la Agroforstara Komerca Grupo.
La bonvenigajn vortojn faris González Llort, kiu dankis ĉiujn amikojn de la insulo tra la mondo, tiujn, kiuj “paŝas antaŭen por Kubo, tiujn, kiuj defendas la rajton de nia lando esti suverena kaj sendependa.”
Li ankaŭ deklaris, ke preter la materia helpo, kiu inkluzivas 50 skatolojn da provizoj por la sansistemo, “la simbola pezo estas pli grava. La ĉeesto de ĉi tiuj amikoj de la mondo en Kubo en tiaj danĝeraj cirkonstancoj, en tempo de sieĝo pligravigita de minacoj kaj malamika retoriko, reprezentas multe pli.”
Fonto: Granma
