Hejmo ĈiujNaciaDeklaro de la Kuba Societo pri Publika Sano

Deklaro de la Kuba Societo pri Publika Sano

Deklaro de la Kuba Societo pri Publika Sano

Paco kun Digno!

La Kuba Societo pri Publika Sano, kiel organizaĵo de la kuba civila socio, alvokas internaciajn kaj naciajn organizaĵojn kaj instituciojn, same kiel la tutmondan sciencan kaj publiksanan komunumon, kompreni la realon de la maljusta nuna agresemo de la usona registaro kontraŭ Kubo.

La blokado, daŭrigata dum pli ol 60 jaroj kontraŭ Kubo fare de la registaroj de Usono, malhelpis pli grandan teknologian disvolviĝon en ĉiuj sferoj de la socio, precipe en publika sano kaj medicinaj sciencoj. Nuntempe, la klopodoj sufoki la kuban popolon intensiĝis per la trudado de pli ol 240 mezuroj kaj la energia blokado, sub la maljusta kaj falsa pravigo, ke Kubo reprezentas minacon al Usono.

Kubo ne konsistigas minacon, ne antaŭenigas terorismon, ne atakas aŭ provas invadi iun ajn najbaran landon. Kubo kunlaboras laŭeble plej bone kun siaj fratinaj nacioj, precipe en la kampo de sano.

Ni kubanoj nur petas, ke oni povu disvolvi la socian projekton, kiun la plimulto de nia popolo elektis la 1-an de januaro 1959.

Pro ĉiuj ĉi-supraj kialoj, ni kondamnas la malutilajn efikojn de la blokado al la plenumo de la celoj kaj agadoj de nia civila organizaĵo, kiu subtenas la efektivigon de publikaj politikoj rilataj al la sanservo en Kubo.

Ni reasertas nian kondamnon, ke la blokado konsistigas amasan, flagran kaj sisteman malobservon de la homaj rajtoj de la tuta kuba loĝantaro, inkluzive de la rajto al vivo kaj nutrado, al pli bona sano, kaj al vivo libera de malriĉeco kaj diskriminacio, kiel agnoskis fakuloj de la Konsilio pri Homaj Rajtoj en letero sendita al la usona registaro.

Ni kondamnas la malutilajn efikojn de la blokado al la realigo de la rajto al sano por nia loĝantaro kaj por amikaj landoj, per limigo de aliro al ekipaĵoj, teknologioj, provizoj, medikamentoj kaj sciencaj interŝanĝoj inter kubaj kaj usonaj organizaĵoj.

Ni denuncas kaj kondamnas la politikon de maksimuma premo kaj sufokado aplikata de la Trump-registaro kontraŭ nia patrujo kaj esprimas nian dankemon al la internaciaj solidarecaj movadoj, kiuj subtenas kaj staras kun ni en ĉi tiu justa postulo, same kiel ilian materialan subtenon en provizado de esencaj rimedoj por provi konservi prioritatan zorgadon por nia loĝantaro.

Ni alvokas ĉiujn medicinajn kaj sciencajn organizaĵojn kaj popolojn ĝenerale subteni la Kuban Revolucion, ĝian neforigeblan rajton decidi sian propran destinon, kaj la defendon de paco.

Dialogo por paco eblas. Sed nia deziro estas, ke ĝi estu paco kun digno kaj respekto kiel suverena kaj sendependa popolo.

Ni subtenas la vortojn de nia prezidanto, Miguel Mario Díaz-Canel Bermúdez, ĉe la evento memorfestanta la 65-an datrevenon de la deklaro de la socialisma karaktero de nia Revolucio ĉi-16-an de aprilo, kiam li diris:

“Kubo ne estas malsukcesa ŝtato; Kubo estas sieĝita ŝtato, ŝtato alfrontanta multdimensian agreson: ekonomian militon, intensigitan blokadon kaj energian blokadon.

Kubo estas minacata ŝtato, kiu rifuzas kapitulaci. Kaj malgraŭ ĉio, kaj danke al socialismo, Kubo estas ŝtato, kiu rezistas, kreas kaj, ne miskomprenu…

Ŝtato  venkonta!

SOCUSAP

28ª de aprilo 2026

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content