Kiel sciate, la hispana lingvo estis altrudita de la hispanoj en la plejparto de la amerika kontinento kaj kun la tempopaso naskiĝis la tiel nomata varianto de la amerika hispana lingvo kies trajtoj diferencigas ĝin de la normoj uzataj en Hispanio.
La kuba varianto de la hispana lingvo estas agnoskita, sed ĝi ne implicas ke ekzistas tia diferenco inter la hispana lingvo de Kubo kaj tiu de la Akademio, kiel ja povas ekzisti inter tiu ĉi lasta kaj la primaraj dialektoj de Hispanio.
La etna asimilado trudita al la aborigena loĝantaro realiĝis efike flanke de la koloniistoj, sed ties kultura heredaĵo ĉeestas en pluraj aspektoj de la ordinara vivo, nome en la loĝejoj, kutimoj, diversaj iloj uzataj en la domoj, nutrado, fiŝkaptado, la lingvo kaj aliaj kiuj iĝis parto de la kuba identeca sento tiel en la urboj kiel en la kamparoj.
Laŭlonge de la tempo pli kaj pli firmiĝas la konscio ke en la hispana lingvo de Kubo estas markitaj influoj de la aborigenaj lingvoj, kune kun la afrikaj lingvoj el la diversaj etnaj grupoj kiel sklavoj venigitaj al la insulo dum la hispana koloniado; same evidentas ke estante insulo, la unueciga lingvo, kun ties antecedentoj andaluza, kanaria kaj kastilia, posedas proprajn trajtojn.
