La ministro pri eksterlandaj aferoj de Kubo, Bruno Rodríguez, prezentis raporton ĉe UN- Asembleo koncerne al la urĝa peto de la insulo urĝe debati en tiu organo la agreseman politikon kaj genocidan de Usono kontraŭ la insula ekonomio, kiu provokas suferojn al la tuta popolo.
Reprezentantoj, de la Movado de Nealiancitaj Lando, Afrikaj landoj, Eŭropa Unido, Caricom, Rusio, Meksiko kaj aliaj, esprimis sian sintenon favore al ĉesigo de tiu agresema politiko, kiu perfortas internaciajn normojn kaj la homajn rajtojn de la kuba popolo.
Ĉinio deklaris, ke la decido de la Ĝenerala Asembleo de UN debati pri la usona ekonomia, komerca kaj financa blokado kontraŭ Kubo spegulas vastan internacian subtenon por la defendo de la suvereneco de la insulo.
Entute 136 landoj voĉdonis favore al debato pri la 38 temo de tagordo ĉe la ĝenerala asembleo de UN pri “Bezono ĉesigi la ekonomian, financan kaj komercan sieĝon de Usono kontraŭ Kubo.
