Hejmo ĈiujNaciaRusio kaj Kubo kune evoluigos kancervakcinon

Rusio kaj Kubo kune evoluigos kancervakcinon

de Maritza Gutiérrez González
Rusio kaj Kubo kune evoluigos kancervakcinon

Rusio kaj Kubo subskribos memorandon de kompreno por la komuna evoluigo de kancera vakcino, anoncis hodiaŭ la rusa vicĉefministro kaj kunprezidanto de la Komuna Interregistara Komisiono, Dmitrij Ĉerniŝenko.

“Lastjare, Rusio provizis al Kubo 600 substancojn por la produktado de farmaciaĵoj, kaj ĉi-ĵaŭde ni subskribos memorandon de kompreno por la komuna evoluigo de onkovakcino,” deklaris Ĉerniŝenko dum komerca dialogo inter Kubo kaj Rusio okaze de la Internacia Ekonomia Forumo de Sankt-Peterburgo (SPIEF), kiu okazas de la 3-a ĝis la 6-a de junio.

Fonto: PL

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content