La Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko, Miguel Díaz-Canel, malakceptis ĵaŭde novajn minacajn deklarojn de la Prezidento de Usono kontraŭ Kubo, kaj ankaŭ la aldonon de aliaj kubaj gvidantoj, organizoj kaj kompanioj al nelegitima listo de sankcioj fare de la Financministerio.
Per sia oficiala konto en la socia reto X, la kuba prezidento deklaris, ke ĉi tiuj agoj “celas plifortigi la blokadajn regulojn kaj la scenaron de konflikto inter Kubo kaj Usono.”
Ĉi tiu politika blindeco aldoniĝas al la trudaj reguloj aplikitaj en la lastaj semajnoj kontraŭ nia lando, celantaj damaĝi la kuban popolon,” li aldonis.
Díaz-Canel deklaris, ke “la agresemo kaj perversio de la jankia registaro kolizios kun nia decido alfronti la plej malbonajn scenarojn kaj rezisti la imperian atakon,” kaj finis sian mesaĝon per la slogano #LaPatrujonOniDefendas
Antaŭe, en la sama socia reto, Bruno Rodríguez Parilla, Ministro pri Eksterlandaj Aferoj, kondamnis la inkludon de Miguel Díaz-Canel, parto de lia familio, same kiel kubaj institucioj, civilaj sociaj organizaĵoj kaj kompanioj en nelegitiman kaj unupartian liston de la Registaro de Usono.
Fonto: ACN
