Hejmo ĈiujNaciaUsono premas suverenajn ŝtatojn por tranĉi kunlaborajn medicinajn programojn

Usono premas suverenajn ŝtatojn por tranĉi kunlaborajn medicinajn programojn

de Maritza Gutiérrez González
Estados Unidos presiona a estados soberanos para terminar programas de colaboración

Usono premas diversajn registarojn tra la mondo por ke ili ĉesigu programojn de medicina kunlaboro kun Kubo, laŭ Carlos Fernández de Cossío, la kuba vicministro pri eksterlandaj aferoj.

Tio influas la aliron al sanservoj por miloj da homoj, kiuj ricevas kuracadon de kubaj specialistoj. Krome, Usono provas ŝanĝi la pozicion de multaj registaroj rilate al la ekonomia sieĝo ĉe UN kaj malhelpi la diskutadon pri tiu temo.

La vicministro denuncis ke tiuj premoj aldoniĝas al klopodoj bloki la eksportadon de brulaĵo al Kubo.

Fine de januaro de ĉi tiu jaro, la usona administracio  trudis naftoblokadon al la insulo meze de plifortigo de la blokado, kiu validas jam de preskaŭ sep jardekoj.

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content