Hejmo ĈiujNaciaRevene al la insulo, kuba ŝtatestro atente sekvas la krizan situacion de la elektroproduktado

Revene al la insulo, kuba ŝtatestro atente sekvas la krizan situacion de la elektroproduktado

de Maritza Gutiérrez González
Díaz-Canel finis sian viziton tra Azio. Foto el Granma

Havano,  (RHK) La altnivela delegacio, estrita de Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo (PCC) kaj Prezidento de la Respubliko, en oficiala turneo tra tri aziaj landoj, atente monitoras la kritikan situacion de la elektroproduktado de la lando survoje hejmen, anoncis hodiaŭ la Prezidanteco.

La ŝtatestro, en X, emfazis, ke la energia temo estis prioritato en la interŝanĝoj dum la ĵus finita vojaĝo, kiu komenciĝis pasintan dimanĉon en Vjetnamio, daŭris en Ĉinio kaj finiĝis en Laoso.

Díaz-Canel deklaris, ke li atente monitoras la “kritikan situacion de elektroproduktado kaj la laŭgradan restarigon de la servo en la orienta regiono”, kiu estis malkonektita dimanĉe nokte pro interrompo de la 220 kV linio Nuevitas-Las Tunas.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content