Hejmo ĈiujNaciaPor la kubaj virinoj, tiuj 66 jaroj signifis transiron de la rolo de spektantoj al tiu de protagonistoj

Por la kubaj virinoj, tiuj 66 jaroj signifis transiron de la rolo de spektantoj al tiu de protagonistoj

de Maritza Gutiérrez González
Celebro de 66 jaroj de FMC

Por la kubaj virinoj, tiuj 66 jaroj signifis transiron de la rolo de spektantoj al tiu de protagonistoj de sia propra historio.

Tion deklaris en la provinco Teresa Amarelle Boué — membro de la Politika Buroo kaj Ĝenerala Sekretario de la Federacio de Kubaj Virinoj (FMC) — dum la ĉefa ceremonio okaze de la datreveno de la organizaĵo, la 23-an de aŭgusto.

Amarelle Boué ankaŭ rimarkigis, ke la triumfo de la Revolucio kaj la fondo de la FMC donis al milionoj da virinoj la eblon studi, labori, progresi, esplori, produkti kaj preni sur sin gvidajn rolojn en ĉiuj sferoj de la ekonomia, politika, socia kaj kultura vivo de la lando.

La Ĝenerala Sekretario de FMC ankaŭ traktis la ĉefajn defiojn de la organizaĵo en kunteksto markita de la intensiĝo de la usona blokado, kiu grave influas la vivon de la kuba popolo.

“Ni devas dediĉi apartan atenton al vundeblaj individuoj kaj familioj kaj — kune kun la koncernaj institucioj — helpi trovi solvojn; ni devas precipe fokusiĝi al junaj virinoj, kiuj nek studas nek laboras; kaj ni devas daŭre klopodi por seksa egaleco kaj la preventado de perforto,” ŝi emfazis.

 

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content