Mi estas konvinkita, ke la politiko de Usono rilate al Kubo devos ŝanĝiĝi, konsiderante la reziston de la kuba popolo kaj ĝian decidemon defendi sian suverenecon. Sed ĝi devos ŝanĝiĝi ankaŭ pro tio, ke tio estas la volo de la usona popolo, asertis la ĉefa diplomatia reprezentanto de la kariba nacio, Bruno Rodríguez dum gazetara konferenco en Havano.
Li agnoskis, ke la internacia ordo, kiu nuntempe estas trudata — ofte per pafilo — estas danĝera, minaca kaj nedaŭripova; ĝi povus eĉ estigi internacian konflikton, nutratan de senbrida armilkonkurso. Mi fidas, ke la homaro ne permesos, ke realiĝu la plej malbona scenaro.
Rodríguez Parrilla profitis la okazon por esprimi sian dankemon al registaroj, parlamentoj, sociaj kaj politikaj organizaĵoj, artistoj, intelektuloj kaj aliaj pro ilia kondamno de la blokado kaj ilia subteno al Kubo.
Li ankaŭ esprimis aprezon pro la ricevitaj donacoj, kaj same pro tiuj ŝtatoj, kiuj konsekvence voĉdonis favore al la rezolucio titolita “Neceso ĉesigi la ekonomian, komercan kaj financan blokadon truditan de Usono kontraŭ Kubo”.
“Mi estas konvinkita, ke la 28-an de oktobro la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj denove esprimos sin favore al Kubo, kaj mi certas, ke tiu politiko restos tute senkreditigita — kion pruvas la lastatempaj konstatoj, prezentitaj al la Ĝenerala Sekretario de UN, António Guterres, fare de 43 internaciaj organizaĵoj pri la efiko de la blokado kontraŭ la insulo,” li rimarkigis.
“Dum Kubo restos firma, solidareco nur kreskos,” deklaris la ministro pri eksterlandaj aferoj, kiu emfazis la grandegan internacian admiron, kiun Kubo inspiras per sia ekzemplo de sindonemo kaj politika konscio, kaj ankaŭ per sia revolucia firmeco.
Fonto: Cubadebate
