Havano, (RHK) La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj Bruno Rodríguez dankis la gvidantojn de la Afrika kaj Kariba Komunumo (CARICOM) ĉi-merkrede pro ilia lastatempa alvoko fini la ekonomian, komercan kaj financan embargon truditan al Kubo fare de la usona registaro.
Per sia socia amaskomunikila konto, la ministro pri eksterlandaj aferoj agnoskis la solidarecon kaj subtenon al la kuba popolo montritajn de la partoprenantoj en la Dua Afriko-CARICOM-Pintkunveno, okazinta en Etiopio la 6-an kaj 7-an de septembro.
Rodríguez aplaŭdis la sintenon de la ĉeestantoj en la kunveno, kiuj postulis la forigon de unupartiaj trudaj mezuroj kontraŭ la kariba nacio kaj kelkaj afrikaj landoj.
Organizita sub la temo “Transkontinenta Partnereco por Restariga Justeco por Afrikanoj kaj Personoj de Afrika Deveno per Riparoj”, la Pintkunvenon ĉeestis ŝtatestroj kaj registaraj estroj el ambaŭ regionoj, same kiel reprezentantoj de internaciaj organizaĵoj kiel Unuiĝintaj Nacioj, la Monda Banko, la Internacia Monunua Fonduso, kaj evolubankoj en Afriko kaj Karibio.
La kunveno celis fortigi politikajn, ekonomiajn kaj kulturajn ligojn inter la du regionoj, kaj ankaŭ antaŭenigi komunan tagordon por riparoj pro la heredaĵoj de sklaveco kaj koloniismo.