Hejmo ĈiujNaciaKubo digne reagis fronte al  falsaj akuzoj de Usono ĉe UN

Kubo digne reagis fronte al  falsaj akuzoj de Usono ĉe UN

de Maritza Gutiérrez González
Kubo rifuzas falsajn akuzojn de Usono en UN

 

La kuba ministro pri eksterlandaj aferoj, Bruno Rodríguez Parrilla, respondis ĉi-mardon al akuzoj faritaj de la usona ambasadoro ĉe Unuiĝintaj Nacioj, Mike Waltz, dum debato de la Ĝenerala Asembleo pri rezolucia projekto, kiu postulas la finon de la ekonomia, komerca kaj financa blokado kontraŭ la insulo.

En siaj rimarkoj, Waltz senbaze kulpigis la kubajn aŭtoritatojn pri la ekonomiaj malfacilaĵoj, kiujn spertas la loĝantaro, kaj neis la ekziston de la blokado trudita de lia registaro kontraŭ la insulo.

Krome, li pridubis la internacian medicinan kunlaboron de Kubo kaj prezentis akuzojn rilate al la sorto de humanitara helpo sendita de Usono.

Responde al tiuj asertoj, Rodríguez Parrilla petis la vorton por procedura rimarko, postulante, ke la prezidanto de la Ĝenerala Asembleo alvoku la usonan diplomaton al ordo pro la insultoj direktitaj kontraŭ la kuba delegitaro.

“Usono ne nur mensogas krude kaj arogante; ĝi ankaŭ montras malrespekton al la digno de la membroŝtatoj, praktikas premon kaj ofendas la dignon de la popolo kaj la registaro de Kubo,” deklaris la ministro pri eksterlandaj aferoj.

 

Fonto: Granma

 

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content