Home Centjariĝo de la naskiĝo Ĉefkomandanto Fidel Castro RuzKulturvespero omaĝe al la deka datreveno de la forpaso de Fidel 

Kulturvespero omaĝe al la deka datreveno de la forpaso de Fidel 

by Maritza Gutiérrez González

Kulturvespero omaĝe al la deka datreveno de la forpaso de Fidel

Ĉi-ĵaŭde vespere, sur la ŝtuparo de la Universitato de Havano (UH), okazis omaĝa evento okaze de la deka datreveno de la forpaso de la Ĉefkomandanto Fidel Castro Ruz.

Ĉeestis miloj da junuloj, kaj la eventon prezidis Miguel Díaz-Canel, Unua Sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo kaj Prezidento de la Respubliko.

La evento okazis ĝuste en tiu loko, kie Fidel faris historiajn paroladojn kaj kie la Revolucio festis decidajn momentojn. Ĉi tiu omaĝo, markanta jardekon de post la forpaso de Fidel, estas ago de kontinueco kaj reaserto de la engaĝiĝo al lia heredaĵo. La elekto de tiu loko por memorigi la Ĉefkomandanton substrekas la daŭran gravecon de liaj ideoj inter la novaj generacioj.

Fonto: Cubadebate

Leave a Comment

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content