1
Havano, (RHK) La Revolucia Registaro kondamnis la pligraviĝantajn agojn de la usona registaro por pravigi militan agreson kontraŭ la Bolivaria Respubliko Venezuelo.
La amasiĝo kaj pliigo de militaj rimedoj kaj personaro en la Kariba Maro, la uzo de forto por ataki civilajn ŝipojn kaj murdi iliajn ŝipanarojn, kaj la nepravigebla interkapto kaj detenado de ŝipo, malobee al internaciaj normoj, konfirmas la malamikan kaj nerespondecan naturon de la daŭranta operacio.
Aldoniĝas al tio la disvastigo de mesaĝoj pri psikologia militado fare de la usona registaro, provante pravigi ĉi tiujn agojn en la publika atento sub la kruda preteksto, ke Venezuelo reprezentas minacon al la nacia sekureco de Usono kaj la bonfarto de ĝiaj civitanoj.