Hejmo ĈiujNaciaEfektiviĝas grava investo por akvodistribuo daŭrigebla

Efektiviĝas grava investo por akvodistribuo daŭrigebla

de Maritza Gutiérrez González
Riparlaboroj en akvodukto

Matene ĉi-merkrede komenciĝis granda agado sur la sekcio La Salud de la akvodukto Cuenca Sur ĉe Havano. Laŭ kvarono de kilometro, diversaj fortoj anstataŭigas 78-colan tubon — ekvivalentan al du metroj — per du 1200-milimetraj tuboj en paralelaj linioj.

Laŭ hidraŭlika inĝeniero Erick Corría Rodríguez, Direktoro de Investoj ĉe la Provinca Delegacio de Hidraŭlikaj Rimedoj en Havano, la dukto funkcias jam pli ol ses jardekojn, kvankam ĝi estis desegnita por tri aŭ kvar. Kontraste, la novaj, faritaj el alt-denseca polietileno, garantias preskaŭ 50 jarojn da bona servo.

La projekto kostos inter 30 kaj 33 milionojn da pesoj, ĉar ĉiu metro egalas al 30 000, li klarigis. Tamen, ĝi profitigos proksimume 545 000 loĝantojn en la municipoj Centro Havano, Malnova Havano, Cerro, Diez de Octubre, Plaza de la Revolución, kaj parto de Boyeros.

Li precizigis, ke la interrompo de la servo estas planita por daŭri 48 horojn, sed oni prenis alternativojn por mallongigi tiun tempon, kiel ekzemple la aliĝo de veldistoj de Unión Cuba-Petróleo, Cubana de Acero, kaj la Kompanio por Prizorgado kaj Rehabilitado de Okcidentaj Hidraŭlikaj Verkoj (Emaroho).

Ĉi tiu laboro signife kontribuos al la konstanteco de akvoprovizado, kiu estis grave trafita en la lasta tempo pro la kadukiĝanta infrastrukturo kaj elektra malstabileco.

 

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content