Kubo dankas solidarecon de Kolombi
La kuba prezidento Miguel Díaz-Canel dankis sian kolombian kolegon, Gustavo Petro, kaj la popolon de tiu sudamerika lando sabate pro la lastatempa sendo de humanitara helpo al la insulo.
“Ĉi tiu solidareco venas al ni dum malfacilaj tempoj, kaŭzitaj de la krima blokadpolitiko de la usona registaro,” afiŝis la unua sekretario de la Centra Komitato de la Komunista Partio de Kubo en sia Twitter-konto.
“Frateco ne povas esti blokita,” asertis la ŝtatestro, aludante al la alveno en Havano vendrede de ŝipo el Kolombio portanta preskaŭ 100 tunojn da manĝaĵoj kaj esencaj provizoj.
Laŭ oficialaj fontoj, la ŝipo alportis longdaŭrajn nutraĵojn, medikamentojn, hospitalajn provizojn, sunpanelojn, elektrajn materialojn kaj mastrumajn aĵojn.
Ĉi tiu helpo aldoniĝas al pli ol sep tunoj da donacoj de la Kolombia Solidareca Movado, la Asocio de Kubaj Loĝantoj kaj aliaj kolombiaj civilaj sociaj organizaĵoj.
