Hejmo ĈiujNaciaFranca ŝipkompanio CMA CGM suspendis kargotransporton al Kubo

Franca ŝipkompanio CMA CGM suspendis kargotransporton al Kubo

de Maritza Gutiérrez González

La franca ŝipkompanio CMA CGM suspendis kargotransportojn al Kubo kaj retenis dekojn da ujoj destinitaj por la insulo ĉe la haveno de Kingston, Jamajko, pro la plej novaj trudaj rimedoj aplikataj de Usono kontraŭ la lando.

Inter la trafitaj sendaĵoj estas ujo sendita de la solidareca organizaĵo SODePAZ, enhavanta pli ol 3,5 milionojn da injektiloj kaj nadloj destinitaj por la sansistemo en la provinco Santiago de Cuba.

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.


Skip to content