Hejmo ĈiujNaciaDiaz-Canel dialogis kun reprezentantoj de agrikulturistoj

Diaz-Canel dialogis kun reprezentantoj de agrikulturistoj

de Maritza Gutiérrez González

Dum kunveno inter Díaz-Canel kaj reprezentantoj de la agrikultura sektoro, oni diskutis la efektivigon de ekonomiaj kaj sociaj transformoj en la kuba kamparo.

Miguel Díaz-Canel Bermúdez reasertis sian plenan konfidon, ke se ekzistas unu sektoro, kiu devas liveri rezultojn tuj, tio estas la agrikultura kaj brutbreda produktado. Ni nun estas “pli konsciaj, ke ni povas fari pli bone, konsiderante ĉiujn eblecojn ofertatajn de tiuj transformoj.”

Li faris tiujn rimarkojn al reprezentantoj de la kubaj agrikulturaj kaj brutbredaj sektoroj dum kunveno en la Kongres-Palaco, kie oni diskutis la efektivigon de ekonomiaj kaj sociaj transformoj ene de la industrio.

Ĉeestis ankaŭ Roberto Morales Ojeda, membro de la Politika Buroo kaj Sekretario pri Organizado de la Centra Komitato de la Partio; José Ramón Monteagudo Ruiz, membro de la Sekretariejo de la Centra Komitato kaj estro de ĝia Agrikultur-nutraĵa Departemento; kaj la Vicĉefministro Jorge Luis Tapia Fonseca. Dum la kunveno, la Ŝtatestro diskutis, kiel oni povus utiligi tiujn transformojn por akceli la nutraĵproduktadon.

PRI SUKCESAJ EKZEMPLOJ, DUBOJ KAJ MALHELPOJ

La Vicministro pri Agrikulturo Telce Abdel González Morera klarigis, ke 162 el la 176 ekonomiaj kaj sociaj transformoj influas la nacian agrikulturan kaj brutbredan sektoron. Li rimarkigis, ke la sektoro jam profitas el la ĝisdatigo de proksimume dudek leĝaj regularoj. Ni alfrontas, li diris, ampleksan leĝan pakaĵon, kiu traktas ĉiujn komponantojn de la agrikultura produktado: teron, genetikon, sanstaton de plantoj kaj bestoj, teknologion, produktadon, merkatadon, produkt-enigaĵojn kaj pli.

Ni nun havas —li asertis— reguligan kadron, “kiu provizas pli grandan juran certecon por la produktantoj.

“Yoandris Beltrán Pérez, prezidanto de la Kokaĵ-komerca Grupo (OSDE — Supera Organizo de Komerca Administrado), parolis pri la pozitiva efiko de la efektivigitaj rimedoj; la grupo draste reduktis sian administran personaron per la kreado de diversaj serv-provizaj mikro-, malgrandaj kaj mezgrandaj entreprenoj (MSME-oj).

La transformoj gvidas la sektoron al funkciado per komercaj kompanioj kaj naciaj kaj regionaj valorĉenoj, kaj ankaŭ al ŝanĝo de la energio-strukturo por utiligi renovigeblajn energifontojn… al plifortigo de la genetika potencialo de la kokaĵaro kaj vastigo de la merkatado de tiu bred-stoko, inter aliaj rimedoj. La laboristoj —nun pli motivitaj— estas la kerno de ilia efektivigo kaj de la rezultoj, li asertis.

Fonto: Granma

Lasi Rimarkon

* Komentoj estas moderigitaj. Radio Habana Kubo ne respondecas pri la opinioj esprimitaj ĉi tie.